La Vetoj de la liberaj programoj

De April MediaWiki
Révision datée du 9 mai 2009 à 14:29 par Lallorge (discussion | contributions) (Ajout catégorie)
(diff) ← Version précédente | Voir la version actuelle (diff) | Version suivante → (diff)
Aller à la navigationAller à la recherche

La vetoj de la liberaj programoj

La nocio pri liberaj programoj formaliĝis komence de la 1980-aj jaroj. Esploristoj, por kiuj gravis la modelo pri kunlabora disvolvo kaj la kulturo pri scienca publikigo, kiu estis tiam la informadika normo, decidi jure sekurigi siajn metodojn kaj laboron.

Ili redaktis permesilojn apogantajn sin super la aŭtorrajto por disdoni siajn programojn al la tuta homaro, protektante ilin tamen kontraŭ alproprigoprovoj. Eben Moglen, unu el la redaktintoj de la plej fama Liberprograma permesilo - la GNU GPL - ofte deklaris, ke lia permesilo ebligas "la kreon de komuna fonto al kiu ĉiu povas ion aldoni, sed el kiu ne eblas ion forpreni". Aliflanke, la alia redaktinto, Richard Stallman, ŝatas rememorigi, ke eblas difini la Liberajn Programojn per la tri vortoj : "Libereco, Egaleco, Frateco".

Praktike, la liberaj programoj povas esti libere uzitaj, kopiitaj, modifitaj kaj redisdonitaj al ĉiuj tute laŭleĝe. Ili grandskale disvastiĝis dum la lastaj dudekaj jaroj kaj la nombro de kontribuantoj al komuna havaĵo senĉese kreskis.

Nun, la movado iniciatita de kelkaj esploristoj iĝas plene agnoskita socia fenomeno. Milionoj da uzantoj (individuoj, NRO-oj, entreprenoj, administristaroj...) uzas la liberojn ligitaj al la liberaj programoj. Kvalitaj programoj estas haveblaj pro ilia perreta kunlaboro. Ĝi konkurencas pli kaj pli vigle la ĉefajn reprezentantojn de la patentita informadiko kiel Mikrosofto.


Programoj kiel la GNU/Linukso-sistemo, la retumilo Fajrovulpo/Firefox aŭ la oficejaĵaro Open Office estas famaj ekzemploj de pli kaj pli uzataj liberaj programoj, ofte instalitaj en entreprenoj aŭ ĉe unuopuloj. Cetere, la bona funciado de Interreto ŝuldiĝas al Liberaj Programoj ekde la komenco, kaj same estas pri la funkciado de merkatoĉambroj (BNP Paribas) kaj aviadiloj (Rafale, A380). Ekzistas liberaj programoj en hejmaj elektronikaj periferiaĵoj, kiel Freebox, Neufbox, Livebox,... sed ankaŭ en aŭtomataj giĉetoj aŭ poŝkomputiloj (PDA).

La socia graveco de liberaj programoj[modifier]

La liberaj programoj povas esti leĝe kopieblaj de ĉiuj, ili preskaŭ ĉiam estas senpage elŝuteblaj el la reto. Ĉi tiu senpageco ebligas al malriĉuloj ĝui la teĥnologiajn projektojn sen la devigo uzi kontraŭlegan kopiadon. La liberaj programoj esence estas bataliloj kontraŭ la "cifereca fosaĵo".

Ĉar la liberaj programoj estas disdonitaj kun sia fontokodo, eblas krome studi la teĥnikojn, kiujn ili uzas, reuzi ilin, diskonigi ilin, eĉ ekster la kutimaj eduk- kaj instru-strukturoj.


La kunlabora disvolv-maniero, tra la reto, uzata de la disvolvistoj faciligas la transdonojn de kapabloj trans la landlimoj.

La liberaj programoj estas nekomercaj havaĵoj kaj tiuj, kiuj disvolvas ilin faciligas la disvastigon al ĉiuj de la sciencaj konoj, de teĥnikaj kapabloj kaj de teĥnologioj ebligantaj aliron al kono. La GNU-projekto, ĉefprojekto inter la liberaj programoj, cetere estis deklarita monda trezoro de Unesko.


La ekonomia graveco de la liberaj programoj[modifier]

La liberaj programoj ebligis la disvolvon de vigla ekonomio de "kunkureco", kiel la agantoj kunigas iujn esplor- kaj disvolvokostojn, kaj konkurencas per la servoj ĉirkaŭ la bazaj brikoj. En Usono, Eŭropo kaj Azio, vera merkato pri servoj kreiĝis ĉirkaŭ la liberaj programoj.

Tiuj ĉi entreprenoj enspezas per helpado, instruado, koherigo, konsilado kaj la fakigo de la bazaj brikoj. La uzantoj konsentas pri la modelo pro la kvalito de la proponitaĵoj, sed ankaŭ ĉar la liberaj programoj ebligas pli grandan sendependecon kaj pli bonan regadon de la kostoj de funkciado kaj interna disvolvo. La nombro de entreprenoj, kiuj uzas liberajn programojn, senĉese kreskas, kaj ĉie en la mondo, grandaj partoj de ŝtataj kaj kolektivaj informsistemoj transiras al liberaj programoj.


Strategia veto[modifier]

La liberaj programoj estas pli kaj pli perceptita de la ŝtataj instancoj kaj politikaj decidantoj kiel: - ilo por memregado kaj industria politiko; - rimedo por kontrolado de la publikaj elspezoj; - helpilo por daŭripova disvolvo.

Jen kelkaj projektoj, kiuj montras tiun ĉi tendencon:

- la disvolvo de sekuraj mastrumsistemoj por la armeo (Ĉinio, Usono, Francio,...) - la politika volo disvolvi nacian industrion pri liberaj programoj (ĉin-eŭropa konsorcio Orient Ware, projekto pri elita centro pri Liberaj Programoj en Francilio..) - progresoj sur la kampo de elektronika administrado (liberaj programoj devigaj en Brazilo, projekto Koperniko pri reta impostpagado en Francio, nuna transiro al liberaj programoj de la Nacia Asembleo, kreskanta uzo en disvolviĝantaj landoj (kiel ekzemple la agadoj de la "Agence Universitaire de la Francophonie" /Universitata Agentejo por Franclingvio )

Konklude, jen citaĵo: "la ŝtataj servoj uzas ofte programojn kies fontokonto ne estas havebla, kio malebligas al ili korektigi la erarojn kiujn provizantoj rifuzas mem korekti aŭ malebligas kontroli la foreston de sekurecproblemoj en kernaj aplikaĵoj. La ŝtataj servoj uzas foje senscie programojn kiuj kaŝe transdonas konfidencajn informojn al fremdaj firmaoj aŭ organizoj. Tamen la ekonomiaj modeloj de la industrio pri programoj kaj telekomunikiloj disvolvitaj de la merkato grandparte baziĝas sur la alproprigo de klientaro kaj la grandega valorigo de uzantoŝablonoj. Ĉi tiuj ekonomiaj modeloj favoras strategiojn pri neakordigebleco, pri industriaj sekretoj, pri programita kadukeco kaj perforto kontraŭ individuaj liberoj. Se la franca ŝtato ne povas leĝe forigi ĉi tiujn fundamentajn tendencojn pro la transnacieco de la komunikad-retoj, ĝi tamen povas helpi la disvolvon en Francio de informad-socio, kiuj respektas la publikajn liberojn, la sekurecon de la konsumanto kaj la konkurencon, kaj povas tamen esperi pioniran rolon en Eŭropo kaj en la mondo. » (el leĝopropono de PS-deputitoj en 2000, reuzita en 2002 de la UMP-senatanoj, [2] kaj [3]).

Kelkaj ciferoj[modifier]

- La liberaj programoj el akceptebla kvalito konsistigas minimuman investon de 12 miliardoj da eŭroj. Tio estas minimume 131 000 homoj jare, aŭ jara kontribuo de 800 milionoj da eŭroj, el kiuj la duono fontas el eŭropaj disvolvistoj. Rilate servojn, la liberaj programoj konsistigus 32% el la informadika servomerkato en 2010. « The impact of Free/Libre/Open Source Software on innovation and competitiveness of the European Union », januaro 2007, havebla sur la retejo de la eŭropa komisiono)[1]

- En 2004, 80% el la entreprenoj de la CAC 40 kaj 56% el la administrejoj kaj lokaj francaj kolektivoj uzis liberajn programojn (PAC, 2004). 67% el la entreprenoj uzis liberajn programojn, 16% intencis uzi ilin en 2005, kaj nur 17% ne antaŭvidis tion baldaŭ fari (InformationWeek, novembro 2004)

- En 2005, 90% el la entreprenoj intencis transiri de Vindoza al Linuksa servilo dum la venonta jaro (InformationWeek, Research Brief “Linux Outlook”, februaro 2005), 70% el la mondaj retserviloj funkciis per liberaj programoj (Netcraft, novembro 2005 studo pri 74 572 794 retejoj).

- En Francio, en 2006, la franca administracio dediĉis 9% el sia informadika buĝeto, enkalkulante personajn ŝarĝojn, por disvolvado aŭ liberaj platformoj, dum estis nur 6% en 2005. Tio estas 900 milionoj da eŭroj kaj 15% el la merkato de la IT-servoj (?) de la franca administracio, kaj pli ol 12% jare da antaŭvidita kresko dum la du venotaj jaroj (Markess International, aprilo 2006)

Proporcio de la disvolvistoj de liberaj programoj: Francio ja lasta kvankam unu el la landoj kie la studentaj inĝenieroj plej partoprenas en liberprogramaj projektoj (vd [1]).

Ĉi tiu dokumento estis redaktita kadre de la iniciato Candidats.fr, ekigita de APRIL

Notoj:[modifier]

1 http://www.assemblee-nationale.fr/11/propositions/pion2437.asp

2 http://www.senat.fr/leg/ppl02-032.html

3 http://ec.europa.eu/enterprise/ict/policy/doc/2006-11-20-flossimpact.pdf