La Vetoj de la liberaj programoj
La vetoj de la liberaj programoj
La nocio pri liberaj programoj formaliĝis komence de la 1980-aj jaroj. Esploristoj, por kiuj gravis la modelo pri kunlabora disvolvo kaj la kulturo pri scienca publikigo, kiu estis tiam la informadika normo, decidi jure sekurigi siajn metodojn kaj laboron.
Ili redaktis permesilojn apogantajn sin super la aŭtorrajto por disdoni siajn programojn al la tuta homaro, protektante ilin tamen kontraŭ alproprigoprovoj. Eben Moglen, unu el la redaktintoj de la plej fama Liberprograma permesilo - la GNU GPL - ofte deklaris, ke lia permesilo ebligas "la kreon de komuna fonto al kiu ĉiu povas ion aldoni, sed el kiu ne eblas ion forpreni". Aliflanke, la alia redaktinto, Richard Stallman, ŝatas rememorigi, ke eblas difini la Liberajn Programojn per la tri vortoj : "Libereco, Egaleco, Frateco".
Praktike, la liberaj programoj povas esti libere uzitaj, kopiitaj, modifitaj kaj redisdonitaj al ĉiuj tute laŭleĝe. Ili grandskale disvastiĝis dum la lastaj dudekaj jaroj kaj la nombro de kontribuantoj al komuna havaĵo senĉese kreskis.
Nun, la movado iniciatita de kelkaj esploristoj iĝas plene agnoskita socia fenomeno. Milionoj da uzantoj (individuoj, NRO-oj, entreprenoj, administristaroj...) uzas la liberojn ligitaj al la liberaj programoj. Kvalitaj programoj estas haveblaj pro ilia perreta kunlaboro. Ĝi konkurencas pli kaj pli vigle la ĉefajn reprezentantojn de la patentita informadiko kiel Mikrosofto.
Programoj kiel la GNU/Linukso-sistemo, la retumilo Fajrovulpo/Firefox aŭ la oficejaĵaro Open Office estas famaj ekzemploj de pli kaj pli uzataj liberaj programoj, ofte instalitaj en entreprenoj aŭ ĉe unuopuloj. Cetere, la bona funciado de Interreto ŝuldiĝas al Liberaj Programoj ekde la komenco, kaj same estas pri la funkciado de merkatoĉambroj (BNP Paribas) kaj aviadiloj (Rafale, A380). Ekzistas liberaj programoj en hejmaj elektronikaj periferiaĵoj, kiel Freebox, Neufbox, Livebox,... sed ankaŭ en aŭtomataj giĉetoj aŭ poŝkomputiloj (PDA).