Minacoj kontraŭ la liberaj programoj

De April MediaWiki
Aller à la navigationAller à la recherche

Programaj patentoj[modifier]

En Francio kiel en Eŭropo, programoj ne estas patenteblaj, ĉar ili baziĝas sur metodoj kaj algoritmoj - kiel matematikoj.


Sed de kelkaj jaroj, grandaj firmaoj subtenas la principon pri programa patento, pretekste ke ĝi faciligus la novajn inventojn. Tute male: malpermesante la aliron al metodo, ĉar la noviga ciklo en informadiko estas tre mallonga, programa patento malhelpas la novajn inventojn anstataŭ stimuli ilin. Male al la aŭtorrajtoj, kiuj protektas hodiaŭ la programokreon, la programaj patentoj diskriminacias la etajn entreprenojn kaj eldonistojn de liberaj kaj patentitaj programoj, kiuj ne povas pagi la kostojn de esploroj pri antaŭeco kaj de juraj proceduroj, kiuj ebligas protekti la programojn kaj ankaŭ vendi ilin senriske. La principo de programa patento estas funde neakordigebla kun la Liberaj programoj. Ĝi supozigas gravajn kostojn por aplikigo kaj trudas uzolimigojn. Se ĝi estus enkondukita en Eŭropo, ĝi abrupte bremsus la disvolvigon kaj la uzon de liberaj programoj.

Necesas kontraŭstari tion, kio estas nur Troja ĉevalo por kelkaj grandaj eldonistoj ĉefe ekster-eŭropaj kiuj estos la nuraj, kun la fakaj advokatoj, kiuj profitos pri la kreita jura malsekureco.


Trudvendado[modifier]

Nun la libereco pri aliro al la merkato ne vere koncernas la liberajn programojn. Por la nefakula merkato, la liberaj programoj kolizias kun la interkonsentoj inter programeldonistoj kaj komputilkonstruantoj, eĉ se ilia sinteno (trudvendado, neinformado de la konsumanto) estas punata de la kodo pri konsumado, kaj malgraŭ la traktadoj de la DGCCRF (kontraŭfripona servo) por ĉesigi ĉi tiun situacion.

Ankaŭ ekzistas diskriminacio pri la aliro al publikaj mendoj, al publikaj servoj kaj pli ĝenerale al publikaj datenoj. Tio fontas el la elektitaj formatoj: la publikaj servoj kaj instancoj ne ĉiam elektas t.n. "malfermitajn" formatojn uzeblajn de ĉiuj programoj. Sed la elekto de fermita formato limigas la aliron al dokumentoj nur al uzantoj de (patentitaj) programoj, kiuj kapablas legi ilin. Ekzemple, la fakto ke administracio diskonigas siajn ofertopetojn per fermita formato povas fakte malhelpi la uzantojn de liberaj programoj ekscii pri la publikaj mendoj. Same, la elsendformato elektita de iuj publikaj servoj preskaŭ tuj malebligas ilian aliron al uzantoj de liberaj programoj (Franca Radio, Franca Televido). Same pri la plej multaj publikaj informoj (geografiaj mapoj, oficialaj dokumentoj...). Pro la demandoj de multaj retumantoj, la Nacia Asembleo decidis ĉi-jare rekte elsendi la kunsidojn, por certigi al ĉiuj egalnivelan aliron al la parlamentaj debatoj. Necesas plu kuraĝigi tiuspecajn iniciatojn. Tio certe estas la celo de la Normaro por Ĝenerala Interŝanĝebleco, jam delonge anoncita, kiu devus esti enkondukita dum la venonta parlamenta mandato.


DADVSI[modifier]

La leĝo pri aŭtorrajtoj en la cifereca epoko (DADSVI, Aŭtor- kaj najbaraj rajtoj en la Informad-Socio), pasintjare voĉdonita okazigis, nome de la batalo kontraŭ falsado troigan plivastiĝon de la aŭtorrajtoj. Ĉi tiu leĝo enkondukis en nian juron aranĝojn, kiuj atencas la neŭtralecon de la teĥniko, t.e. la principo laŭ kiu teĥnologio estas en si mem nek bona nek malbona: nur ĝia uzo povas esti justa aŭ puninda.

Pretekste ke la uzantoj de libera programo povus modifi ĝin por neleĝa kopiado, ĉi tiu leĝo forpelas la uzantojn de liberaj programoj el la merkato de la multlegiloj (lecteur multimédia) kapablaj legi protektitajn verkojn. El tio sekvas pliakrigo de la diskriminacio koncerne la aliron al la merkato por disvolvantoj de liberaj programoj, kaj ankaŭ diskriminacio koncerne la uzantojn.

Konkrete, la jura protektado de la teĥnikaj rimedoj (DRM) jure malfaciligas la verkadon de sendependa programo kun malfermita fontokodo, kapabla legi protektitajn filmojn aŭ muzikon. La uzantoj de liberaj programoj fakte ne havas aliron al retaj muzikvendejo, kiam la muzikpecoj estas protektitaj per teĥnikaj rimedoj.

Krome, la t.n. "Vivendi"-artikoloj, kiuj akuzas la sen-DRM-ajn retajn interŝanĝejojn (p2p) pretekste ke ili estas interalie uzitaj por senpermese interŝanĝi verkojn, starigas gravan problemon por la uzantoj de liberaj programoj. Oni tie tendencas cenzuri la aŭtorojn de liberaj programoj - malpermesi al ili uzi la P2P-teĥnikon, dum atencas la intelektan proprieton de iuj aŭtoroj kaj posteuloj la uzantoj per siaj agoj, dum aŭtoroj de liberaj programoj nature ne povas malhelpi ilin.

Fine ĉi tiu leĝo estas diskriminacia. Ĝi maljuste premas per jura nesekureco la aŭtorojn de liberaj programoj. Kelkaj preferis ekziliĝi, kiel ekzemple la respondeculo de la P2P-projekto Azureus, foririnta en Usono, lando kiu pli kaj pli forlasas, kiel multaj aliaj, la iluzion pri la jura protektado de teĥnikaj rimedoj, antaŭ ĝiaj multaj perversaj sekvoj.

Revizio de la leĝo DADVSI estas nepra.


Laŭdire "sekureca" informadiko[modifier]

Aldone al la postuloj faritaj nome de posedorajtoj neekzistantaj en la eŭropa juro aŭ sub la dubinda preteksto de batalo kontraŭ la falsado, troigaj postuloj faritaj nome de la informadika sekureco multobliĝas ankaŭ por provi pravigi la starigon de novaj baroj al la libera konkurenco. Iuj ĉefroluloj, kiel Mikrosofto, provas tiel limigi la interŝanĝeblecon kun siaj programoj nur al la programoj, kiuj "konformiĝas" al iliaj kriterioj. Ili trudas kostegajn kontrolojn, kiuj fakte forpelas la bonvolulojn kaj la etajn entreprenojn. La fina rezulto de tia metodo estas la t.n. "sekureca" informadiko kiu malhelpas fakte per teĥnikaj rimedoj la starigon de la interŝanĝebleco kun la neagnoskitaj programoj, t.e. la komunikado inter du sendependaj programoj. Tiaj agmanieroj kaj rimedoj estas forpelindaj.

Laŭ raporto pri la sekureco de la informsistemoj redaktita de la deputito Pierre Lasbordes en 2005, "la starigo de tia sekur-informadiko ebligus al kelkaj societoj trudi sian sekurecmodelon al la planedo, permesante aŭ ne, per la disdono de ciferecaj legitimiloj, la funkciadon de aplikaĵoj sur iuj komputiloj"; kio starigas, aldone al la riskoj por la privata vivo kaj la nacia sekureco, evidentajn problemojn pri libera konkurenco.